Freŝaj violentoj en Tibeto
La 4-an de aprilo 2008, fontoj: BBC, Xinhua, http://www.tchrd.org/
Novaj violentaj protestoj ekis en tibeta areo el la okcidenta Ĉinio, lasante almenaŭ unu registaran oficiston serioze vundita, la ŝtata amaskomunikilo de Ĉinio Xinhua raportas.
La Xinhua novaĵagentejo ankaŭ raportis ke la protestoj ekis ĵaŭde, proksime de registaroficejo en Garze, provinco Sichuan kie grupo de monaĥoj amasiĝis en paca protesto por liberigi du arestitajn kolegojn. Tibetaj ekzilitaj grupoj raportis ke la polico pafis en la aro da homoj, mortigante almenaŭ 8 personojn.
La Tibeta Centro por Homaj Rajtoj kaj demokratio raportas:
En Tsolho, provinco de Qinĝai, tibetanoj marĉis kaj preĝis.
Monaĥinoj el la distrikto de Tahu ankaŭ havis preĝsesion por la tibetanoj mortintaj en la antaŭnelongaj protestoj.
En Amdo Ngaba, du monaĥoj memortigis por protesti kontraŭ la ĉina registara subpremado de iliaj kulturaj rajtoj.
La foto (fonto tchrd.org) montras grandan militan konvojon en la distrikto de Sertha, Tibeta Aŭtonoma Prefekturo de Kardze, provinco Sichuan.
Intertempe la akceso de turistoj en Tibeto daŭras esti malpermesata kaj la akceso de fremdaj ĵurnalistoj estas strikte kontrolita kaj limigita far de la ĉinaj aŭtoritatoj.
Startis stafetado de la olimpika torĉo
Matene de la 31-a de marto okazis sur Tian’anmen-placo de Pekino la ceremonio por bonvenigi la flamon de la Pekinaj Olimpikoj kaj startigi stafetadon de ĝia torĉo.
Ĉina prezidanto Hu Jintao bruligis fajrokaldronon per torĉo, kaj poste transdonis la torĉon al Liu Xiang, fama ĉina atleto, kaj proklamis starton de la torĉa stafetado. [-Plu-]
Ribeluloj el Malio liberigis 22 ostaĝojn
Laŭ informis la hodiaŭa svahila retpaĝo de Radio Teherano (http://kiswahili.irib.ir/Muhtasari2.html), 22 ostaĝajn soldatojn estis liberigitaj de tuaregaj ribeluloj, en la norda regiono de Malio. Tiuj-ĉi soldatoj estis kaptitaj pasintjare en la urbo Kidal, kiu situas je 1.200 kilometroj malproksime de Bamako, la ĉefurbo de Malio. Oni infomis ankaŭ ke la Prezidanto de Libio, Kolonelo Muammar Gadadi, kunlaboris por efektivigi tiun-ĉi liberigon.
Feliĉa finiĝo en la Pintkunveno de Rio
La 20-a Pintkunveno de Ŝtataj kaj Guberniaj estroj de la grupo de Rio, okazinta en la ĉefurbo de Domingo, finiĝis sukcese ĉi-lastan vendredon 7-an de marto, post sukcesa solvo de la malakordoj inter la prezidentoj de Kolombio, Ekvadoro, Venezuelo kaj Nikaragvo, ratifante la gravecon de la dialogo inter najbarlandoj. [-Plu-]
Afrika Centro Esperantista
En 1980 Hans BAKKER eklaboris por E-movado en Afriko. Jam chirkau la dekjarigho de sia laboro li ektrovis afrikanojn, kiuj povos iam transpreni siajn laborojn, ke la Afrika Agado estu tute sendependa. La togolanda E-movado ofertis al li tiajn homojn. Jen do Hans dum pluraj jaroj kunlaboris kun tiuj togolandanoj, kiuj iom post iom transprenis la laborojn de li. Ekde 2001 konkretighis strukturo, kaj preskau chiuj taskoj okazis en Togolando (en la domo de GBEGLO Koffi). Ekde 2004, precize en septembro, che la ekfunkcio de Instituto Zamenhof (IZo), tiu chi transprenis chiujn taskojn de Hans
BAKKER, kiuj pluokazas en la tiucela strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). [-Plu-]
Venu al Internacia Junulara Festivalo!
Venu al Internacia Junulara Festivalo! de la 19a ghis la 25a de Marto 2008 – Senigallia (ANCONA), Italio
http://iej.esperanto.it/ijf/2008/ [-Plu-]
La 3-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos ĉisomere interesan aranĝon,en kiu vi povos praktiki mediton, ĉeesti Esperanto-lecionojn kaj fari komunajn ekskursojn al vizitindaj lokoj de Seulo. [-Plu-]
Ugando deziras longdaŭran interkonsenton
La pasintan 4-an de marto, Radio Teherano, pere de ĝia svahila retpaĝo (http://kiswahili.irib.ir/Muhtasari2.html), informis pri la konversacioj inter la estro de Ugando kaj membroj de la Lord’s Resistance Army (Armeo de Dia Rezisto ―ADR―), celante longdaŭran interkonsenton. La ADR estas kristiana gerila grupo fondita en 1987 kaj agadas precipe en la norda regiono de Ugando kaj en la suda regiono de Sudano.
-
AFRIKA AGADO PLI ALTEN
Ne estas dubo, ke multaj afrikaj Esperantistoj nun havas sufichan scion Esperantan kaj uzas ghin por korespondi kaj partopreni E-renkontighojn. ARE (Afrika Reto Esperantista) dankas la Esperantistojn kaj E-organizajhojn, kiuj kontribuis en tio, kaj petas de ili, ke ili plukunlaboru por la daurigado de la laboroj. Instrui Esperanton al komencantoj kaj progresantoj, lernigi pri la E-movado, formi E-instruistojn ktp precipas en la agado de ARE. Tamen tiu chi reto faras sian laboron en spirite tute esperantujisma invadite de la interna ideo de Esperanto. [-Plu-]
61-a IKUE KONGRESO
LOKO KAJ DATO: Rimini, Italio, 30.08.-06.09.2008.
TEMO: Verbum Domini – La parolo de Dio “Nia politiko: paroli kaj preĝi” (Paŭlo la 6a).
Inter la multaj taskoj de la eklezia komunumo en la nunepoka mondo estas evangelizado kaj ekumenismo. Ili baziĝas sur la Parolo de Dio kaj samtempe ili ricevas motivon kaj forton el ĝi. La misiista agado de la
Eklezio por sia evangelizado ĉerpas inspiron kaj celon el la mizerikorda revelacio de la Sinjoro. La ekumena dialogo devas esti animata de konstanta orientado de la origina Parolo, kiun Dio liveris al Sia Eklezio, por ke oni legu, komprenu kaj travivu ĝin en ĝia kunuleco. La Parolo estas trezoro, kiun la Eklezio posedas ekde la komenco kaj kiun ĝi devas daŭre remalkovri. Al tio la Papo invitas la tutan Eklezion, per konstantaj instigoj, kaj aparte, per la arigo de la venontoktobra Sinodo de la Episkopoj, dediĉita al la temo “La Parolo de Dio en la vivo kajmisio de la Eklezio” (Vatikano, 5an-26an de oktobro 2008). [-Plu-]
Prezidanto de Ĉado akceptas internacian esploron
Decidita la alta pastrino de lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj
La 27-an de februaro la Olimpika Komitato de Grekio decidis, ke aktorino Maria Nafpliotou estu la alta pastrino de la lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj.
Maria estas la 10-a alta pastrino de 1936, kiam oni komencis organizi lumigan ceremonion por la Olimpikoj, kaj ŝi ankaŭ estas la 9-a alta pastrino por Someraj Olimpikoj. [-Plu-]
BEJO ĵus lanĉis la Brazilan Karavanan Servon
La 5-a Azia Kongreso en Bengaluro, Barato
La 11-15an de februaro okazis la 5a Azia Kongreso kun la temo “Esperanto en multlingva Azio” en Bengaluro, Barato.
En ĝi partoprenis 160 (aliĝintoj 254) el 29 landoj (el Azio 13 kaj ekster Azio 16). La nombro de la landoj (ambaŭ el Azio kaj el ekster Azio) estis rekorda. [-Plu-]
Turka armeo kiel eble plej frue retiriĝos el norda Irako
La 26-an de februaro, turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan diris, ke la translandlima surtera milita agado de la turka armita trupo glate iras, la turka sekuriga trupo en norda Irako kiel eble plej frue sin retiros. [-Plu-]
La 2-a Esperanto-Festivalo “IRIS”, 7-14 de julio 2008, Hungario
En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Esperanto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson.
Usona Nov-Jorka Filharmonia Orkestro okazigis historian prezendadon en Pjongjango
Je la 18-a horo de la 26-a de februaro laŭ la loka tempo en la korea ĉefurbo Pjongjango, usona Nov-Jorka Filharmonia Orkestro okazigis historian prezentadon. La orkestro estas unua usona orkestro vizitanta Koreion post fondiĝo de Korea Demokratia Popola Respubliko en 1948. La prezentado komenciĝis en nacia himno de Koreio kaj Usono.
Rimarkinda solena aranĝo pri lingvoj en vojbodino
En Vojbodina Kultur-Instituto, Novi Sad, okazis la 21-an de februaro 2008 rimarkinda solena aranĝo dediĉita al Tago de Gepatra Lingvo kaj al Internacia Jaro de lingvoj 2008.
La partopreno estis tre kontentiga laŭnombre kaj laŭstrukture, inkluzive de reprezentantoj de informiloj. [-Plu-]
27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto
27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto.
La politike altnivela apogo al Esperanto: la Nobelpremia kandidatigo de UEA fare de svisaj parlamentanoj (novembro 2007) havas tre pozitivajn sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj kiuj deziris fari ion por Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro inter SES (ĉefe Mireille Grosjean) kaj la iniciatintoj, Esperanto povus ricevi plian subtenon, agnoskon je ŝatata nivelo. [-Plu-]
Rezultoj de la premioj Oscar 2008
“No country for old men” (Neniu lando por maljunuloj) gajnas kvar premiojn Oscar, inter alie tiujn de la plej bonan filmon kaj plej bonan direktoron, kune premiitaj estis la fratoj Joel kaj Ethan Coen. La Hispana Javier Bardem gajnas la premion de la plej bona kromaktoro por sia rolo kiel murdisto en la filmo. [-Plu-]